Titolo | Flug des Kakadus, Der | |
Aŭtoro | Trevor Steele | |
Kategorio | Prozo tradukita / romanoj | |
Prezo | 14.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Wien, 2019 | |
Eldoninto | Phoibos | |
Klarigoj | Germana traduko de romano pri la invado kaj okupo de Okcidenta Aŭstralio far britaj enmigrintoj. | |
Tradukisto, lingvo | Ch. Cimpa / En la germanan | |
ISBN/ISSN | 9783851612080 | |
Formato | 346 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Aldonita de Christian Cimpa (2019-09-18)
Trevor Steele estas konata aŭtoro el Aŭstralio en sia gepatra angla, kaj eĉ pli en sia adoptita dua lingvo, la internacia Esperanto. Ni troviĝas, legante la romanon, antaŭ la fino de la 19-a jarcento, en la brita kolonio de Okcidenta Aŭstralio. La kerna konflikto estas inter la profitavidaj britaj negocistoj kaj farmistoj, kiuj pli kaj pli elpuŝas el la fekunda tero la indiĝenajn tribojn, kaj la indiĝenaj triboj, kiuj batalas kontraŭ la invadintoj. La ĉefaj roluloj sur ambaŭ flankoj estas Billy Dixon, juna angla enmigrinto, kiu venis al Aŭstralio serĉi sian bonŝancon kaj Jangabara, tre kapabla kaj lernema indiĝeno, kiu eĉ amikiĝas kun Billy kaj de li lernas la eŭropajn kulturajn sciojn kaj la eŭropan batalteknikon. Jangabara por longa tempo forlasis sian tribon kaj sian grandan onklon Elmaru, ĉar tiu volis lin limigi koncerne la virinojn. Sed post daŭro de la tempo kaj kresko de la konflikto inter la indiĝenoj kaj la farmistoj kaj la ilin protektantaj policistoj, al kiuj kune apartenis Billy kaj Jangabara, tiu devis alpreni finan decidon – kaj li mortigas sian amikon por tiel reveni al sia tribo kaj batali kontraŭ la anglaj invadintoj. La rakonto finiĝas tiel, kiel finiĝis ankaŭ la vera historio de Aŭstralio: venkis la britoj kaj la aborigenoj estis puŝitaj en siajn nefekundajn »rezervejojn«, kie ili morale kaj fizike kadukas ĝis niaj tagoj, kvankam la aŭstralia registaro provas la krimojn de la »pionira« epoko kompensi per nova politika sinteno kaj komunika tono.
Via opinio pri Flug des Kakadus, Der